Simon Sechter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1788 en Frymburk |
Morto | 10-an de septembro 1867 (78-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Kleine Sperlgasse 10 |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzika teoriisto universitata instruisto pianisto muzikinstruisto muzikologo pedagogo dirigento instruisto |
Simon Sechter (naskiĝis la 11-an de oktobro 1788 en Friedberg en Bohemujo; mortis la 10-an de septembro 1867 en Vieno) estis aŭstra muzikteoriisto, muzikpedagogo, orgenisto, dirigento kaj komponisto.
Per Die Grundsätze der musikalischen Komposition, lia trivoluma traktaĵo pri la kompoziciaj principoj el la jaroj 1853 kaj 1854, Sechter skribis verkon ege influan sur postaj muzikteoriistoj. La ideoj de Sechter estas deduktitaj de la teorio pri la ĝeneralbaso (ŝtupoteorio) de Jean-Philippe Rameau, ĉiam diatonaj, eĉ se la gvido estas alte kromata. Sechter propagandis la puran kontraŭ la bontemperita agordo.
Li estis instruisto interalie de Franz Schubert kaj Anton Bruckner